Velkanoto

(12.10.1999)
Ĉi tie videblas mia longdaŭra projekto: velkanoto. La kanoton trovis mia amiko Eero en scirparo (ili abunde kreskas en multaj marbordoj de Helsinko). Ŝajne iuj junuloj uzis ĝin kaj pentris nigrajn ornamaĵojn sur ĝiaj flankoj. Poste ne troviĝis iu posedanto, do la Kultura-ekologia Asocio de Vanhakaupunki (mi anas tie) havigis la kanoton, kaj mi konstruis la mastingon, ŝnuringojn, flankkilon kaj benkon al ĝi. La velo estas el orientgermana faldkanoto "Pouch" kaj ĝi estas ĉirkaŭ 3 m2 granda.

En la velkanoto estas sufiĉe da spaco por tendumiloj, manĝo, akvo ktp. Mi jam dufoje padelis kaj velis ĝin ĉirkaŭ Emäsalo, vojo kies longeco estas eble 130 kilometroj. Kutime tia ekskurso daŭris 5-6 tagojn (mi ne ŝatas urĝi). Kelkajn ŝtormojn mi ankaŭ renkontis, sed kutime mi restas surtere se la vento tro fortas. Ĉe golfo de Finnlando ventoj ĝis 15 metroj taŭgas por mi, en pli fortaj ventoj oni devas forigi la enflugantan akvon preskaŭ tuttempe.

La alia kaŭzo kial mi ŝatas kanotojn kaj kajakojn estas ilia malmultekosteco. Oni povas uzi ilin ĝis glaciiĝo de la maro kaj eĉ sur malforta glacio.

Se vi havas iun similan projekton aŭ volas ŝanĝi opiniojn kontaktu min retpoŝte: jukka.vaijarvi@dinosoft.fi